Eventi  -  Redazione  -  Numeri arretrati  -  Edizioni SDP  -  e-book  -  Indice generale  -  Letture pubbliche  -  Blog  -  Link  

  Indice   -[ Editoriale | Letteratura | Musica | Arti visive | Lingue | Tempi moderni | Redazionali ]-


Esperanto

Progetto RoMEo: Rat-Man e l'esperanto
Intervista a Daniele Binaghi a cura di Massimo Acciai
La festo
Un racconto di Davide Zingone

Etimologie

Il vecchio conio
di Davide Zingone

La festo
 

far Davide Zingone


"Mi ne scipovus diri kiom da tempo mi restis apogigxinta al cxi tiu parapeto. De malproksimeco la urbo dormetas, kaj la malmultaj lumigitaj lumoj sxajnas interplektigxi en magia kaj cxarma danco. Cxi tie nur la melankolia kanto de grilo, kasxita esperante kompanion, rompas la silenton. Pli malproksime, febla brilo de lampiloj pendantaj en la aero luktas kontraux la profunda mallumo de cxi tiu senluna nokto.
La geknaboj ecx ne vidis min dum mi forfugxis la feston, cxar ili estis tute kaptitaj je la eksplodaj sinoj de Debora, kiujn sxi sagxe eksaltigis en sia abunda dekoltajxo dum la danco. Al mi, kontrauxe, ili nur sxajnis same kiel du sxippereuloj senespere alkrocxitaj al la lignoj de jxuse alfondigigxita sxipo. -"Mi gxojas, mi estas Debora, sen fina ho."- Kaj sen cerebro, mi aldonus.
Dum la tuta semajno oni babilis pri nenio ajn alia ol la festo de Sergio, pri kiu venos, pri kio oni faros tie. Carmine kaj Giorgio ecx vetis pri kiu plej frue sxtelos kison, aux iom pli, al Carla, la studentino pri sociologio. Domagxe sxi venis kune kun Gianni, cxampiono pri remosporto kaj pri aroganteco.
Mi, verdire, ne emis iri tien, sed Mario insistadis: -"Ni ne povas plu toleri tiun situacion. Ekde la tago de tiu malfelicxa akcidento vi enfermigxis en vian doloron kaj forjxetis la sxlosilon. Ne obstinu pagi por kulpoj, kiuj ne estas viaj. Ni cxiuj volas, ke vi cxeestu sabaton al la festo. Bonvolu, auxskultu min: eliru kaj amuzigxu."-
Marco pravis. Mi ne eliris por amuzigxi ekde sep monatoj, kaj la festo eble povus esti la tauxga sxanco por finfine fari tion.
Sed tiun cxi nokton la aferoj ne iris precize tiel. Jam post la tria cigaredo mi demandis min mem kion mi faras en cxi tiu festo, mi kiu havas nenion por festi. Sidanta sur divano, najbare kun paro, kiuj interkisigxis kaj glutsorbis bieron, mi distre rigardis la aliajn, kiu agitigxis ekscite kun la surdiga ritmo de acxega muzikajxo, dum mi remacxis la kantajxon kiun mi auxskultis matene el la radio (Flosoj perdigxas drive/ sub la arbitro de neestantaj ventoj./ Vi pli bone kovras vin pro la venonta frosto / cxar la granda suno ne plu estas kun vi.) Mi sentis min samkiel figuranto en malnova nigra-blanka filmo vidita kaj forgesita en mizeraspekta periferia kinejo. Mario kaj Giovanna alproksimigxis al mi petante, ke mi ekdancu kun la aliaj. Mi ecx ne memoras, kion mi respondis al ili. Eble mi rebatis iom desagrable. Mi ege bedauxras pri tio, cxar ili multe helpis min en cxi tiu periodo, kaj ili estas miaj plej bonaj geamikoj. Distre mi ekrigardis mian brakhorlogxon, sed mi ne trovis gxin sur mia pojno, kaj tiu cxi surprizo provizore vekis min el mia torporo. Nun mi memoras, ke mi lasis gxin sur la breto de la bancxambro posttagmeze, kiam mi razis barbon. En cxi tiu momento mi ekstaris kaj mi ensxovigxis en la dancantan hxaoson, por atingi la pordon kaj eliri. Knabino per sia brako tusxetis mian bruston. Sxi turnigxis al mi kaj ridetis. La knabo, kiu dancis kune kun sxi, neplacxa fiulo kun razita kaphararo kaj vizagxo de senlicenca parkejgardisto, rigardis min minace, sed mi nure forpasis. Cxe la pordo staris sociemaj knaboj. Unu el ili demandis al mi cxu mi vidis Lucian. - Jes, sxi staras cxe la alia flanko de la salono, kun bela amikino -, mi respondis. Tamen mi certe ne konis iun ajn Lucian dum mia tuta vivo. Sen esperi plue, mi eliris sub libera cielo, kaj mi direktigxis rapidpasxe al la auxtomobilo. La bruo de miaj pasxoj sur la sxtonetoj de la sxtonpavimo estis surprizo kaj trankviligo samtempe. Iom post iom alproksimigxante, mi sentis ke la muziko cxesis vundi miajn orelojn. Se ne estus per tiu cxi stranga miksajxo de tristeco kaj de vakuo, kiu akompanas min, mi preskaux povus diri, ke en tiu momento mi estis felicxa.
Preskaux senrimarke, mi retrovis min sur cxi tiu monteto, kiu elstaras super la tutan urbon. Tiu estas la unika loko en kiu mi ne timas resti sola kun min mem. Mi jam venis cxi tien kelkfoje, kaj mi cxiam trovis pauxzon al la obsedo de miaj zorgoj. Sed cxi tiun nokton ecx ne la kvieta solejo de cxi tiu rifugxo suficxas. Cxio memorigas min pri Stefania, kaj pri tiu malbenita akcidento, kiu forprenis sxin. Tiu cxi penso estas pli forta ol mi, persekutas min tage kaj nokte. Tage gxi pentrigxas en cxiuj miaj vortoj, en cxiuj miaj agoj, en cxiuj miaj spiroj. Nokte gxi pezas sur mia brusto samkiel Cerbero mem venus tormenti min. Kaj se mi sukcesas forsxiri kelkajn minutojn al la insomnio, pro la kosxmaroj mi akre bedauxras, ke mi endormigxis. Mi provadis lukti, cxu vi scias tion, Mario? Certe, se vi estus cxi tie, vi ripetus al mi, ke mi ne suficxe provadis. Nun vi certe estas sercxanta min tra la vilao de Sergio, kaj baldaux Giovanna diros al vi, ke vi lasu mian sercxadon, ke vi sercxu min morgaux al mia domo, esperante, ke mi foriris el la festo kune kun bela knabino. Sed vi ne komprenas, geamikoj: la birdeto, kiu falis el la nesto, per sia kolero kaj braveco nenion povas kontraux la krifoj de la malsata kato. Mi sentas min perdita kaj senpova. Senpova samkiel la tago de la akcidento. Mi neniam povos forgesi tion. Tiun tagon mi telefonis al Stefania cxar mi bezonis kuragxigon. Mi estis lernanta tre dificilan ekzamenon de analitiko, sed mi ne povis resti plu super tiuj grizaj paperfolioj vunditaj per la skribilo. Estis tre bela suna tago. Sxi proponis foriri la urbon por rigardi la maron. Sxi estis certa, ke tio helpos min relaksigxi. Mi veturis al sxia domo por kunpreni sxin. Al mi suficxis rigardi sxin, dum sxi malsupreniris la sxtuparon, por ke mia koro plenigxus je felicxo. En cxi tiu momento mi pensis kiom malfacile estis trafi la unuan rendevuon kun sxi, antaux du jaroj. Unu vesperon mi ecx restadis antaux sxia hejmo dum kvin horoj, esperante ke sxi revenu de vespermangxo kun sxiaj geamikoj. Mi konsumis per miaj manoj tiun florbukedon klopodinte mallongigi la esperon.
Mi agnoskas tion: mi tute estas malkapabla en amaj aferoj, mi neniam scias kion diri kaj kion fari. Eble cxi tio precize placxis al sxi.
Stefania eniris la auxtomobilon kaj per kiso deturnis min de tiaj pensoj. Mi startigis kaj ekveturis al la auxtovojo kiu kondukas al la maro. Sxi sidis cxe mia flanko, kun sunokulvitroj kaj siaj negraj buklaj haroj karesitaj de la vento. Sxi vere estis tre bela. Mi turnis por rigardi sxin, kaj sxi ridetis kaj prenis mian manon. Sxi diris: - Tute ne zorgu tiom pri la ekzameno. Vi estas tre lerta kaj vi studadis suficxe. Postmorgaux cxio iros bone. Mi certas.- Tamen mi jam ne zorgis pri la ekzameno. Sxi dauxrigis paroli: - Cxiuj kelkfoje timas pro la obstakloj kiuj baras la vojon . Ve, se oni cxiam certus sukcesi en la vivo! La senkuragxigxaj momentoj ankaux servas por kolekti novajn energiojn. Cxiukaze, kiam vi sentas vin malaplomba, memoru ke mi estas via, kaj dedicxu al mi rideton. Vi vidos ke cxio bonos.- Mi vere kredas, ke tiu estis la lasta fojo je kiu mi ridetis kore. Tamen tio dauxris mallonge. Mi ne resistis al la deziro kisi sxin, kaj mi tute ne rimarkis la furgonon, kiu venis dekstren. Estis terura frapo. Pusxi kontraux gxi kaj vekigxi en la hospitalo estis tute la sama afero. Tuta mia korpo doloris. Poste ili diris al mi, ke mi havis unu kruron kaj tri ripojn rompitajn.
Cxe mia lito estis panjo kaj pacxjo, kaj paro da flegistoj kiuj babilis mallauxte. En la usonaj filmoj, kutime, la protagonisto vekigxas kaj demandas kio okazis. Sed mi tre bone memoris kion okazis. Mi nur demandis kie estas Stefania, cxar mi ne vidis sxin. Pacxjo kasxis sian vizagxon per unu mano kaj rapide foriris el la cxambro. Panjo prenis mian manon kaj ekkriis. - Panjo, kiel fartas Stefania ?- mi demandis denove, esperante vere vekigxi de stranga kaj angora songxo. Neniel oni sxi povis helpi. Senutile estis la preta sukuro de la aliaj auxtomobilistoj kaj la kuro al la hospitalo. Senutile la kirurgo senespere operaciis sxin por redukti la frakturon de sxia kranio. Senutile cxiuj, kiuj amis sxin, pregxis por sxia vivo. Kaj senutile mi ploris. Ekde tiam mi ne plu estis la sama viro. Ekde tiam mi cxiam memoras, ke la vivo povas turmentegi nin per maljustajxoj precize kiam ni ne atendas tion. Nenio kaj neniu povas forpreni cxi tiun doloron de mia koro, ne ecx cxi tiu nokto sen luno, samkiel mi sen Stefania."
La direktoro de la eta eldonejo estingas la restajxon de la cigaredo en cindrujo preskaux plena je stumpoj. Post li levas siajn brunajn kaj lensohavajn okuletojn el mia manuskripto kaj milde ridetas al mi. Li estas granda viro elcxerpita de la jaroj, sed li havas kunnaskitan simpation. - Bone - li diras, - mi intencas eldoni vian rakonton, junulo. Bedauxrinde nun mi devas partopreni kunsidon. Revenu morgaux matene al la mia oficejo, mi montros al vi la kontrakton kaj ni parolos pri la detaloj.- Tiel li ekstaras kaj ekeliras, sed cxe la pordo li turnigxas agitante fingron al mi, kaj dirante: - Tamen venontan fojon klopodu skribi ion pli bonhumoran, mi petas! - Kaj li foriras per la plej trankviliga kaj aminda ridado, lasante min tute sola en la cxambro. Neniu dirus, ke cxi tiu estas oficejo, se ne estus por cxi tiu skribotablo tro granda, kun la telefono en la maldekstra flanko, kun amaso da paperfolioj en la dekstra kaj la cxiea cindrujo. Estas fenestro dekstre. La fenestroj cxiam altiris min. Mekanike mi ekstaras, strange sen ricevi la kutiman spasmon en la flanko, kaj mi malfermas gxin. Ekstere preskaux estas la sunsubiro, la aero estas friska kaj bonodora. Mi observas la animigxantan trafikon, la lanternojn kaj la sxildojn, kiuj iluminas la iluziojn de la homoj. Mi fermetas la okulojn, kaj en anguleto de mia koro, kvankam neniu povas rigardi, mi ridetas.

Segreti di Pulcinella - © Tutti i diritti riservati