Eventi  -  Redazione  -  Numeri arretrati  -  Edizioni SDP  -  Indice generale  -  Letture pubbliche  Blog  

  Indice   -[ Editoriale | Letteratura | Musica | Arti visive | Lingue | Tempi moderni | Redazionali ]-


Esperanto

Telika: la voĉo el la 18-a dinastio
far Vladimir OKC
Casarosa: Esperanta filmo en la rusia televido
far Vladimir OKC
Modesta (kaj freneza) propono por dialogo inter artefaritaj lingvoj
far Massimo Acciai

Etimologie

Arigatoo / obrigado
di Massimo Acciai

Casarosa
Esperanta filmo en la rusia televido
 

far Vladimir OKC


Komence de marto 2006 en ORT kanalo de la rusia televido oni prezentis novan, tripartan filmon `CASAROSA` [KAZAROSA] (hispane `ROZA DOMO`), kiu estas farita laŭ scenaro de sufiĉe konata rusa verkisto kaj esperantisto Leonido Juzefoviĉ.
Kriminala esenco de la filmo baziĝas sur hazarda pafmortigo de unu kantistino okazinta en 1920 kaj estas ne tro interesa. Plej grava estas tio, ke la akcidento mem kaj multaj aliaj eventoj okazas en la esperanta klubo kaj ilin partoprenas iuj elpensitaj kaj realaj esperantistoj, inkluzive Vladimiron Varankin, aŭtoron de la fame konata e-libro `Metropoliteno`.
Laŭ mi, unue en la rusia TV spektantoj de la filmo povis tiel detale konatiĝi kun la internacia lingvo Esperanto, ĝia kreinto d-ro Zamenhof, iuj ĝiaj atributoj ktp. Ili povis eĉ aŭskulti kelkajn esperantajn vortojn kaj frazojn! El la patosa deklamo de Varankin en unu esperanta kunveno ili povis konkludi gravan signifon de Esperanto en vivo de tiama Rusio.
La scenaristo ankaŭ mencias en la filmo lingvon Ido, kies adeptoj tiam pretendis elstari ĝin kial plej taŭgan rimedon por la internacia komunikado, kio provokis multajn oratorajn disputojn inter ili kaj esperantistoj.
Bedaŭrinde ludo de kelkaj rusiaj gekinosteloj: Oksano Fandera, Eŭgenio Krjukova, Vjaĉeslavo Galkin, Aleksandro Likov k.a. ne suksecis serioze entuasmigi spektantojn de la filmo kaj altiri ilin al ĝia enhavo. Laŭ mi, la stelo encirkle tatuita sur mano de la ĉefa persono ne estas korekte prezentita, ĉar ĝi devas esti la verda sur la blanka fono. Tamen oni diras, ke `la arto bezonas oferojn`, sekve filmado sen degresioj ne ekzistas.
Mi mem kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj de ĉiuj landoj, kie estas akceptebla la rusia TV-kanalo ORT, estas sincere dankemaj al la kreintoj de la filmo `Casarosa` kaj precipe al samideano Leonido Juzefoviĉ pro ilia talenta, utila laboro, kiu restigis gravan, signifoplenan ŝpuron en kulturan vivon de nuntempa Rusio.

Segreti di Pulcinella - © Tutti i diritti riservati