Eventi  -  Redazione  -  Numeri arretrati  -  Edizioni SDP  -  Indice generale  -  Letture pubbliche  Blog  

  Indice   -[ Editoriale | Letteratura | Musica | Arti visive | Lingue | Tempi moderni | Redazionali ]-


Esperanto

Telika: la voĉo el la 18-a dinastio
far Vladimir OKC
Casarosa: Esperanta filmo en la rusia televido
far Vladimir OKC
Modesta (kaj freneza) propono por dialogo inter artefaritaj lingvoj
far Massimo Acciai

Etimologie

Arigatoo / obrigado
di Massimo Acciai

Telika
LA VOĈO EL LA 18-a DINASTIO
 

far Vladimir OKC


Aŭtoro: Nepomnjaŝij N.N.
Titolo: EVIDENTA KAJ NEKREDEBLA
Eldonejo: Drofa. Moskvo, 1995


En Londona instituto de la fizikaj esploroj estas rikordo farita la 4-an de majo 1936. Sur la magnetofona bendo aŭdiĝas virina voĉo, kiu parolas ion similan frazon - `J we tena`. En la antikva egipta lingvo la frazo signifas - `Mi estas tre olda`.
Ĝin eldiris instruistino el la angla urbo Blekpulo [Blackpool], kiu tiam trancis. Samajn eventojn sciencistoj nomas `Ksenoglosio` [Xenoglossia], kiam dormanta aŭ trancanta homo parolas en fremda lingvo, kiun li neniam lernis kaj scipovis.
La strangajn kapablojn de s-ino Rosmari [ŝia pseŭdonimo] oni malkovris neatendite. Unu tagon ŝin trafis instruisto de muziko Frederiko Vudo {Frederick Wood], kies hobio estis parapsikologio.
En sia libro `La egipta miraklo`, eldonita poste, li skribis: `Komence ni multe muzikis. Rosmari ne interesiĝis pri parapsikologio ĝis vespero en la jaro 1927, kiam ŝi subite komencis skribi iujn strangajn vortojn sur papero. Mi supozis, ke ŝi estis t.n. `Skribanta mediumino`. D-ro Vudo tiam ne komprenis, ke Rosmari skribis la antikvajn egiptajn vortojn. Nur egiptologo el Oksfordo [Oxford] Alfredo Hulm identigis ilin.
Aprile de 1931 Rosmari komencis ion paroli egipte similan `aĥ-jiti-zula`, kio signifis - `mi aŭdis, ke iu ion diris`. Sonoj ne estis klare aŭdeblaj, do surbendigo ne estis facila, tamen iom post iom ambaŭ doktoroj sukcesis tion fari eĉ dum kelkaj horoj ĉiutage.
Ilian demandon -`Kial aperas la egiptaj frazoj apartenantaj al la virino mortinta antaŭ 3500 jaroj?` Rosmari respondis jene - `mi aŭdas tiujn frazojn, kiuj aperas en la malsama loko de mia kapo, kie troviĝas la voĉa aparato, kvazaŭ inter cerbo kaj kranio`. Por kontrolo samajn demandojn oni metis post kelkaj monatoj kaj eĉ jaroj, sed respondoj de Rosmari diferencis neniel.
Post trijara esplorado la 5-an decembro de 1931 Rosmari unue eldiris novan vorton, kiu ne estis identigita – Ventiu. Post ses semajnoj Rosmari ripetis la vorton Ventiu kombine kun la alia – Telika. Ĝis tiam ŝi nomis sin Nona, kio signifas en la antikva greka lingvo – Sennoma.
Nur la 6-an de aprilo 1935 iĝis komprenebla ŝia origina nomo Telika, kiun oni donis al ŝi en Babilono, kie ŝi naskiĝis. En Egiptio ŝi edziniĝis al faraono Amenhotep III kaj oni ŝin eknomis Ventiu.
Ŝin ne respektis kaj eĉ malamis egiptaj pastroj de dio Amon, ĉar ŝi preferis dion Aton, kiu iĝis oficiala religia idolo de la posta faraono Amenhotep IV.
La 26-an de oktobro 1935 Rosmari, kiel Telika, diris jenon: `Mi scias, ke potenco de pastroj baziĝas sur superstiĉo de la timema popolo. Ili uzas okultismon, inkluzive telepation, kaj kapablas vidi futuron`.
Ankaŭ Telika komunikis jenon: `Niaj saĝuloj posedas tre valorajn sciojn, kiuj estus multe utilaj por via mondo, se vi povus ilin utiligi. Ilin donis al ni strangaj kreaĵoj, kun kiuj estis malfacile kontakti samkiel kun vi. Iufoje, kiam mi kontaktas kun vi, min penetras kvazaŭ blua radio el la alia universo. La homaro bedaŭrinde ne kapablas uzi senlimajn rezervojn de la kosmo`.
D-ro Vudo eksciis, ke Telika estis mortigita, kiam ŝi kune kun ŝia servistino boatis laŭ rivero Nilo. Iliaj korpoj ne estis trovitaj.
Rosmari mortis en 1961, d-ro Vudo en 1963. La konservitaj magnetofonaj rikordoj kun la voĉo el la 18-a dinastio bezonas pluan esploron.

Segreti di Pulcinella - © Tutti i diritti riservati