Eventi  -  Redazione  -  Numeri arretrati  -  Edizioni SDP  -  Indice generale  -  Letture pubbliche   

  Indice   -[ Editoriale | Letteratura | Musica | Arti visive | Lingue | Tempi moderni | Redazionali ]-



Lingua nostra

"É 'Olni D'Oro" di Adam Oehlenschläger
Straportazzione dar danese di Francesco 'r Felici

Esperanto

Rusa Florenco tra okuloj de Massimo Agus / La Firenze russa attraverso lo sguardo di Massimo Agus
far Vladimir OKC

Etimologie

Farmaci... di Massimo Acciai

Rusa Florenco tra okuloj de Massimo Agus

far  Vladimir OKC


En peterburga muzeo de Dostojevskij (mondfame konata rusa verkisto) okazis prezentado de fotoj, kiujn faris florenca fotisto Massimo Agus. Vizitintoj de la ekspozicio neatendite malkovris por si, ke Florencon kaj St.Peterburgon kunligas multaj kontaktoj.
La ortodoksan kvinkupolan templon Kristnasko situantan angule de aleo de Johano Milton kaj strato de Leo la Deka oni konstruis laŭ projekto de peterburga arkitekto Mikaelo Preobraĵenskij.
En monakejo San Marco loĝis teologo Mikaelo Tivolis, kiu poste famiĝis en Rusio kiel sanktulo Maksimo Grek pro siaj predikoj kaj piaj verkoj. Florencon li ĉiam menciis kiel plej belan urbon el la ceteraj, kiujn li vidis.
Palaco Buturlin prezentas la unuan rusan familion enmigrintan Italion en 1818. Dum grandega incendio okazinta en 1812, kiam Moskvon okupis la napoleona armeo, forbrulis abunda biblioteko de grafo Demetrio Buturlin. En Florenco li kolektis la novan bibliotekon, kiu iĝis unu el plej grandaj en Eŭropo.
La rusa familia nomo Demidov (Demidoff) estas fame konata en Florenco. Unue ĝin oni ekkonis en Rusio komence de la 18-a jarcento, kiam la rusa caro Petro la Unua ordonis al ordinara forĝisto Nikito Demidov fari pafilojn laŭ la okcidenta modelo. Ĉar rezulto estis sukcesa, do aperis produktado de pafiloj kaj aliaj metalizoj en Urala regiono, kie Demidov establis kelkajn uzinojn. Pro grava kontribuo al disvastigo de industrio en Rusio li mem kaj liaj idoj jam en 1720 fariĝis nobeloj.
Tute restaŭrita parko de vilao Demidov situas en Pratolino, laŭlonge de strato Bolognese. Malmulto restis de la riĉega vilao konstruita en 1575 de Buontalenti por Francesco Medici la Unua.
Meze de la 19-a jarcento, kiam oni konstruis la katedralon Santa Maria del Fiore en Florenco, aŭtoritatuloj de la urbo petis riĉajn rezidantojn donaci monrimedojn por nova marmora frontispico. Anatolo Demidov donacis tre multe da mono kaj meritis titoliĝi kiel toskana princo San Donato. De tiam familia blazono de Demidov, sur kiu estas la urala pioĉo kaj la florenca lilio, beligas la frontispicon de la katedralo. En Florenco estas ankaŭ placo Demidov kaj monumento Demidov.
Sur unu el plej belaj stratoj de Florenco nomata San Leonardo staras domo kun numero 64 [Casa di Tchajkovski], sur kies muro pendas memortabulo anoncanta, ke ĉi tie loĝis Petro Ĉajkovskij, eminenta rusa komponisto. En la urbo li komponis tre rimarkindan operon `LA ORLEANA VIRGULINO`.
Massimo Agus fotis domon n-ro 22 sur placo Pitti, en kiu loĝis Teodoro Dostojevskij, fame konata rusa verkisto, pri kio ankaŭ informas la memortabulo. En la urba parko Kaŝine [Parco delle Cascine] troviĝas aleo, kiun la magistrato nomis aleo de Dostojevskij.
Vizitantoj de la ekspozicio povas vidi ankaŭ fotojn de la domo kaj la biblioteko de rusa grafino Maria Olsufjeva, kiu unue elrusigis la libron `Arkipelago GULag` far Aleksandro Solĵenicin.
Honora urbano de Florenco estis Jozefo Brodskij, granda rusa poeto, Nobela premiito. La magistrato gratifis al li kopion de la mezepoka ora floreno.
Unu el fotoj prezentas ordinaran tabuleton kun nomo de TARKOVSKY [Tarkovskij]. Ĝi estas alligita sur la pordo de domo situanta sur strato San Niccolo, 91. Eminenta rusa kinoreĝisoro Andreo Tarkovskij enskribis en sian taglibron jenajn vortojn: `Florenco estas la urbo esperiganta vizitantojn`. En mansardo de la domo li verkis scenaron de sia lasta filmo `OFERADO`. Tie nun funkcias muzeeto prezentanta lian skribtablon, kelkajn personajn objektojn kaj ikonon de lia ĉiela protektanto - apostolo Andreo. Lia filmo `NOSTALGIO` entenas kelkajn fragmentojn pri vidindaĵoj de Florenco kaj Toskanujo.
Aparta temo de fotoj faritaj de Massimo Agus estas rusaj tomboj en Florenco.
Rusa dancinstruisto Eŭgeno Poljakov longatempe laboris en la Municipa teatro kaj establis faman baletan grupon `Maggiodanza`. Li estas enterigita en la Angla tombejo. En la tombejo Allori [Laŭrarbaro] eĉ estas t.n. `Rusa tereno`.
En la ekspozicio oni povas vidi ankaŭ aliajn belajn pejzaĝojn de Florenco, ĉefurbo de Toskanujo, kiu estas `lulilo de la belartoj".

Kompilis kaj esperantigis © Vladimir OKC
Oktobro, 2005
ojstro-voynich@narod.ru

[traduzione italiana a cura di Massimo Acciai]

Segreti di Pulcinella - © Tutti i diritti riservati