Eventi  -  Redazione  -  Numeri arretrati  -  Edizioni SDP  -  Indice generale  -  Letture pubbliche  Blog  

  Indice   -[ Editoriale | Letteratura | Musica | Arti visive | Lingue | Tempi moderni | Redazionali ]-


Esperanto

Granda rusa muzika dinastio
far Vladimir OKC

Etimologie

Romanticismo
di Massimo Acciai

Granda rusa muzika dinastio
 

far Vladimir OKC


Antau iom da jaroj en Rusio parencigis kelkaj famaj rusaj gekantistoj: Helena Presnjakova kaj Vladimir Presnjakov (patro), Alla Pugaceva kaj Filip Kirkorov, Vladimir Presnjakov (filo) kaj Cristina Orbakajte (filino de Alla Pugaceva).
Geedzoj Presnjakov multjare partoprenis ensemblon `Samocveti` (Gemaro), Helena kiel kantistino, Vladimir kiel muzikisto. Kiam maturigis ilia filo ankau Vladimir, do li sekvis profesion de siaj gepatroj kaj jam 18-jara famigis kiel kantisto de kanzonoj en stilo de usonano Mickael Jackson.
Post kelkaj jaroj li edzigis al Cristina Orbakajte, filino de Alla Pugaceva. Poste ili naskis filon, kiu nun estas adolesko pripensanta sian postan muzikan karieron.
Plej grava persona en tiu ci muzika dinastio certe estas Alla Pugaceva, kiun oni ofte en Rusio nomas italeske `primadonna`. Naskita en 1949 si frue komencis muziki kaj unue famigis en Bulgario, kie en la internacia konkurso gajnis la unuan premion pro la kanzono `Arlekeno`. Je auskultantoj kaj spektantoj efikis ne nur sia bela voco, sed ankau unika vestaro kaj neordinara konduto sur sceno. Si permanente ekstravagancis dum kantado kaj tio faris samtempe siajn fidelajn adeptojn kaj ankau malamikojn. Finfine si meritis plej valoran premion en USSR - `Popola artistino de Sovetunio`. Bedaurinde :( si estis la lasta civitanino de USSR, kiun oni tiel premiis en 1991.
Poste si edzinigis al Filip Kirkorov, kiu estas multe pli juna (n. en 1967). Li estas filo de fama bulgara kantisto, loganta en Rusio, Bedros Kirkorov kaj ankau de juneco muzikis kaj kantis. Li gajnis multajn internaciajn kaj enlandajn kantajn konkursojn kaj havas tutlandan popularecon. Tamen ricevinte grandajn gloron kaj sukceson li komencis multe fanfaroni kaj ec insulti raportistojn, kiuj ofte provokis lin por skandalo (t.n. itale `paparazzi`). Antau du-tri jaroj unu raportistino estis insultita kaj petis tribunalon akuzi lin. Kvankam multaj homoj aprobis kaj apogis lin, sed li estis devigita elpagi grandan monpunon al la raportistino kaj anonci finon de sia muzika kariero. Samtemte li divorcis de sia edzino Alla. Nun li denove kantas, sed kun malpli granda sukceso.
Geedzoj Vladimir Presnjakov (filo) kaj Cristina Orbakajte ankau devorcis kaj kantas separe.
Ili ciuj partoprenas al t.n `show business`, kiu multon donas kaj samtempe multon deprenas, tial ili tion bone kompenas kaj preparas seriozan materialan bazon por futuro. Alla Pugaceva disvastigas parfumon kaj suojn por virinoj kun sia marko `ALLA`, kio bone profitas.
Filip Kirkorov kiel impresario ankau sufice ricigas pro junaj talentaj gekantistoj. Tiel lia protektato Dima Bilan gajnis la unuan premion inter gesolistoj en Ateno maje 2006 dum la internacia konkurso de Eurovision.

Segreti di Pulcinella - © Tutti i diritti riservati