MILITO KAJ USONO

  (versione in italiano)

 

di Miklós Rödzsjer

 

 

La milito, hieraŭ...

La vorto al hieraŭa eminentulo

Rabistoj de la mondo, nun kiam ili deprenis la landojn detruante ĉion, ili trairas la maron: avidaj, se la malamiko estas riĉa, ambiciaj se malriĉa, nek Oriento nek Okcidento sukcesis satigi: al ili nur la riĉeco kaj malriĉeco vekas saman senbridan avidon. Forprenon, mortigon, rabon ili nomas "Impero" per mensogaj vortoj kaj "Paco" kie ili faras solecan lokon.
[Cornelius Tacitus, Opera Minora: De Vita Iulii Agricolae]

...kaj hodiaŭ

Kontraŭ-Usonulo mi? certe ne...

Mi tute ja ne estas kontraŭ-usonulo...mi nur estas kontraŭ la milito(j) kaj nenio plu. Se Irako, aŭ Afganujo, aŭ eĉ San-Marina Respubliko atakintus alian landon, mi ja certege ne pravigintus tion.
Multaj opinias, ke estas multaj komunaj punktoj inter la Romia Impero kaj la Usona Impero...(bv pardoni min pro ĉi tiu uzo de la vortoj...) kiel ekzemple:
a) armeo
b) elmontro de forto
c) teknologio
ĉ) kulturo
d) religio.


Armeo

 

La unua komuna punkto estas ja la armeo: fakte, kiel la Romia Impero, ankaŭ Usono elspezas multege da mono por teni sian armeon, ĉar ambaŭ la Imperoj (bv pardoni min ankoraŭfoje...) opinias, ke la armea forto estas je centra graveco en la kondukado de Ŝtato (aŭ Impero?).


Elmontro de forto

 

La Romioj amis esti timataj kaj de malamikoj kaj de aliancanoj. La ludoj de la cirko, kun bataloj de la gladiatoroj, estis nur elmontro de hardo kaj grandeco, tiel kiel nun estas la ago-plenaj filmoj produktitaj en Hollywood, kun last-teknologiaj armiloj kaj la lasta pafilo enbrakita de iu aktoro...


Teknologio


La Romioj portis en la mondon teknikajn novaĵojn je alta nivelo (arkoj, pontoj, akvokondukiloj kaj stratoj). Usono tion faras nun per interreto, satelitoj kaj kosmoŝipoj.


Kulturo


Kiel dum la epoko de la Romia Impero la Latina Lingvo disvastiĝis ĉie ajn, hodiaŭ la Anglan Lingvon parolas multegaj homoj en la tuta mondo. La Romioj oferis al siaj submetitoj, veran aron kulturan: hejtado, banoj, termoj, togoj kaj luksaj ŝtofoj. Usono oferas: american way of life (amerika viv-stilo), klimatizaero, ĵinsoj, McDonald's kaj la kartunoj Disney. Rezulto: La Romia impero estis miksaĵo de popoloj kaj kulturoj, kiel estas hodiaŭ la usona socio.


Religio


Aŭgusto deklaris sin filo de estaĵo supera, kaj metis la statuon de sia adopta patro (Julio Cezaro) inter la statuoj de Venuso kaj Marso. Sur ĉiu dolaro estas la skribaĵo "In God we trust" (ni kredas je Dio) kaj la usonaj politikistoj ŝatas konkludi siajn paroladojn per "God bless America", Dio benu Usonon...

Sed ni vere rajtas diri, ke George W Bush similas al Julio Cezaro? Certe ne. Julio Cezaro batalis frontlinie kaj tiel liaj kunlaborantoj; George W Bush eĉ ne militservis...plue: Cezaro estis tre klera viro, amiko de la plej eminentaj intelektuloj de sia tempo. Bush, male, komencas sian tagon legante la Biblion, sed ŝajnas klare ke li ne legas la Novan Testamenton...

 

GUERRA E USA

 

di Miklós Rödzsjer [trad. di Massimo Acciai e Miklós Rödzsjer]

 

La guerra, ieri...

La parola ad una personalità di ieri…

Predatori del mondo, ora che tutto devastando hanno esaurito le terre, frugano il mare: avidi se il nemico è ricco, bramosi di dominio se è povero, non l'Oriente non l'Occidente è bastato a saziarli: ricchezza e povertà in loro soltanto destano la medesima sfrenata brama. Rubare, trucidare, rapinare con falso nome essi chiamano "impero", e dove fanno il deserto chiamano "pace". [Cornelius Tacitus, Opera Minora: De Vita Iulii Agricolae]


… e oggi

Anti-americano io? Certamente no…

Io non sono assolutamente anti-americano… io sono solo contro la guerra(e) e basta. Se l’Irak, o l’Afganistan, o la Repubblica di S. Marino avessero attaccato un’altra nazione, io di certo non l’avrei approvata.

Molti sostengono che ci sono molti punti in comune tra l’Impero Romano e l’Impero USA… (scusate quest’uso delle parole) come ad esempio:

  1. esercito
  2. dimostrazione di forza
  3. tecnologia
  4. cultura
  5. religione

Esercito

Il primo punto in comune è appunto l’esercito: infatti, come l’impero romano, anche gli Stati Uniti spendono molto denaro nell’esercito, poiché entrambi gli imperi (scusatemi ancora…) sostengono che la forza militare è d’importanza vitale nella gestione dello Stato (o Impero?)

Dimostrazione di forza

I romani amavano essere temuti sia dai nemici che dagli alleati. I giochi nel circo, con combattimenti tra gladiatori, erano solo dimostrazione di forza e grandezza, come adesso lo sono i film d’azione prodotti a Hollywood, con armi tecnologicamente avanzate e l’ultimo modello di fucile imbracciato da qualche attore…


Tecnologia

I romani portarono nel monto innovazioni tecniche di alto livello (archi, ponti, acquedotti e strade). Gli Stati Uniti fanno lo stesso oggi attraverso Internet, satelliti e navette spaziali


Cultura

Così come durante l’epoca dell’Impero Romano il latino si diffuse ovunque, oggi l’inglese è parlato da molte persone in tutto il mondo. I romani offrirono alle popolazioni sottomesse un vero apparato culturale: riscaldamento, bagni, terme, toghe e stoffe pregiate. Gli USA offrono: american way of life (stile di vita americano), condizionatori, jeans, McDonald’s e cartoni Disney. Risultato: l’Impero romano era un miscuglio di popoli e culture, come l’odierna società statunitense.


Religione

Augusto si dichiarò figlio di una divinità, e mise la statua del suo padre adottivo (Giulio Cesare) tra le statue di Venere e Marte. Sul dollaro c’è la dicitura "In God we trust" (confidiamo in Dio) e i politici statunitensi amano concludere i loro discorsi con " God bless America", Dio benedica l’America…

Ma possiamo davvero affermare che George W. Bush somiglia a Giulio Cesare? Certamente no. Giulio Cesare combatteva in prima linea a fianco dei suoi collaboratori; George W. Bush non ha nemmeno fatto il servizio militare… inoltre: Cesare era un uomo molto colto, amico degli intellettuali più eminenti del suo tempo. Bush al contrario comincia la giornata leggendo la Bibbia, ma pare chiaro che non legge il Nuovo Testamento…