Reala carido Dmitrij

 

Falsa Dmitrij 1

Panoramo

 

 

Punita sonorilo

 

 

Perono de preĝejo

 

            U G L I Ĉ

.

Ŝajne en ĉiu lando estas urbo aŭ loko, en kiu okazis io tre grava en ĝiaj vivo kaj evoluado. Sama urbo ekzistas ankaŭ en Ruslando. Ĝi nomiĝas Ugliĉ (akcento falas sur la unuan literon), ĉar ĝia vortradiko supozeble venis el la rusa vorto “ugol” (angulo, sinuo). Ĝi situas sur alta, dekstra bordo de rivero Volga, kiu tie sinuas. Ĝin fondis reprezentanto de Kieva princo Jano Pleskoviĉ en 937, kiu tiam estis enskribanta popolnombron por preni tributon.

En 1238 la urbon detruis kaj forrabis tataro-mongoloj, tamen ĝis 1260 ĝin oni rekonstruis kaj komencis pligrandigi, ĉar ĝin plenigis enmigrintoj el sudaj provincoj de Ruslando, kiuj serĉis pli sendanĝerajn loĝlokojn.

Samkiel ceteraj apudvolgaj urboj Ugliĉ disvastiĝis laŭlonge de bordo de la rivero. En ĝia centro estis Kremlo – granda fortikaĵo kun dikaj muroj kaj turoj. En Kremlo troviĝis palaco de princo, temploj, preĝejoj ktp. Post ĝiaj muroj vivis kaj laboris metiistoj, komercistoj k.a.

La 15-an de majo de 1591 en Ugliĉ okazis tiu sama evento, pri kiu temis komence de la artikolo. Ĉe ĝis nun ne malkovritaj kondiĉoj pereis naŭjara carido Dmitrij, lasta filo de caro Ivano Terura, vicfrato de nominale reganta tiutempe caro Fjodor (Teodoro) el dinastio Rjurikoviĉ. Ĉar caro Fjodor ne havis filojn, do juna carido Dmitrij siatempe rajtis troni. Morto de Dmitrij donis gravajn avantaĝojn al reala tiama reganto Boriso Godunov, frato de la carino kaj bofrato de la caro. La unua versio supozas intencan mortigon de la carido, la dua – lian hazardan memmortigon per tranĉilo, ĉar la knabo suferis pro epilepsio. Tiu ĉi temo estas bazo de dramo “Boriso Godunov” far Aleksandro Puŝkin kaj samnoma  fame konata opero far Modesto Musorskij.

Kvankam regado de Godunov daŭris ankoraŭ dekkvar jarojn ĝis 1605, sed morto de Dmitrij estis fakte komenco de tiel nomata “Malklara tempo” en rusa historio, ĉar ĉesis dinastio de Rjurikoviĉ kaj la nova  - Romanov aperis nur en 1613. Tiutempe okazis multaj enlandaj militoj. Du personoj, konataj kiel Falsa Dmitrij 1 kaj Falsa Dmitrij 2, diverstempe unu post la alia pretendis la tronon, kaj eĉ tronis kelkajn jarojn. Polaj konkerintoj okupis vastan parton de Ruslando inkluzive ĝian ĉefurbon Moskvon.

Pro tragedio en Ugliĉ estis punitaj multaj servistoj kaj eĉ patrino de la carido, kiun oni perforte devigis estiĝi manakino. Oni eĉ punis la alarman sonorilon, detranĉinte ĝiajn orelon kaj langon. Post tio ĝin oni vergis kaj ekzilis en Siberion. Nun ĝi estas revenita kaj troviĝas en la loka muzeo.

Gloron al Ugliĉ ene de la lando donadis dum jarcentoj lokaj virinoj, kiuj kroĉetis varmigajn  ŝtrumpojn, gamaŝojn ktp.

Multjara selektado de la loka raso de gebovoj  kaj ekologie puraj naturaj kondiĉoj rezultigis produktadon de senkomparebla lakto, el kiu oni fabrikas bongustan fromaĝon “Ugliĉ”. Tieajn diversspecajn bovidaĵojn oni preferas aĉeti en Moskvo kaj en ceteraj urboj.

 Ankaŭ laŭdas alian produkton de Ugliĉ rusaj kaj eksterlandaj virinoj pro tieaj surmanaj horloĝoj, kiuj fakte ne estas nur simplaj kronometroj, sed realaj karaj ornamaĵoj faritaj en la unika rusa stilo.

Multaj turistoj, venintaj ĉi tien ĉefe per ŝipoj navigantaj laŭ Volga, admiras la konserviĝintajn malnovajn konstruaĵojn kaj tre belan panoramon videblan de la monteto, sur kiu situas antikva rusa urbo Ugliĉ.

En 2000 loĝantaron de la urbo konsistigis ĉ. 40000 rezidantoj. Ĝia norda latitudo egalas 57,3 gradojn kaj ĝia orienta longitudo egalas 38,2 gradojn.

 

 Vladimir OKC, okt. 2006

 

Kremlo

 

Voskresenskij monakejo

 

Preĝejo Sur sango

 

Alekseevskij monakejo