Nokte

 

 

Far de Nicola Ruggiero

 

 

 

La ĉielo farbis nigre kaj la hodiaŭa vento fortega iris ripozi siahejmen. Nur la horloĝo bruetas samtempe al la klavoj tuŝitaj kaj al folioj karesataj de miaj fingroj.

Jen la glaso, jen la verda absinto, Muzo de Baudelaire, de Rimbaud, de Van Gogh kaj de Oscar Wilde. Jen la sukero sur-glas-funda. Kaj jen la friskega akvo. Ĉio ĉi miksiĝas, preskaŭ ciklone, kaj rapidege eniras mian gorĝon.

Mi ŝatus skribi. Mi volas skribi. Mi deziras skribi. Mi avidas skribi. Mi devas skribi. Kaj jen farote. Mia kapo ŝajnas turni sin dekstren-maldekstren-ronden-supren-halten dum mia dekstra mano vagas por serĉi skribilon trovotan. Kaj uzotan. La unua penso iras al ŝi. Sed kial?

Al
Al miaj vortoj
respondas ridetoj viaj,
kaj la mieno frandema
min tute ravas.

Momento. Paŭzon mi petas. Ĉu indas daŭrigi la skribadon? Sed ne mi decidas…

Kaj la absinta
amaro
en buŝo mia,
en mia koro
egalas
ĉar vin mi amas.

Nura infano
mi estas
kaj vin pretendas.

Mi rigardas la glason fi-jam malplena… kaj la memoroj pordfrapas ĉe mia cerbo, mil pikseloj miliardkoloraj kunfandiĝas al la bruetoj ĉirkaŭaj, kaj jen laridetojlakisojlamojosajrigardetojlasurvangakisoŝiajokulojŝiajharojŝiavoĉoŝiŝiŝiŝiŝiŝi… kaj vi scias, vi certegas, ke vi neniam povos kisi ŝin sur la lipojn kaj ĝui tiun eternan momentan feliĉecon…

Vi…
Vi estas guto
el pluvo kio
neniam falos.

Vi estas flamo
ne disdonanta
ĉi vian flagron.

Vi estas vorto
facile fanda
en la aero.

Vi estas stelo
lazura kio
sin kaŝas fone.

Mi fermantis mian kajeron, kiam mi trovis la leteron skribitan de mia instruistino pri itallingva literaturo

Kiom da ĝojo trovi tian talenton kaj tian lertecon, kiom da konsolo malkaŝi tian profundecon animan!

Ŝi skribis tion tuj post legado de miaj “poemoj” itallingvaj. Sed la vero estas, ke mi ne talentas, mi nur suferas. Bonŝance, ja estas amiko kiu ĝojigos min, kiam mi estos, kiel nun, en la esperanta flanko de mia personeco.