Receptoj de rusaj supoj

 

 

Far Vladimir OKC

 

 

 

OKROŜKA


Ingrediencoj por 4 porcioj: -1,5 litroj da kvaso; 2 ovoj; 1 tekulero da mustardo; 1 manĝkulero da
sukero; kreno kaj salo laŭguste; 2 freŝaj kukumoj; 200g da verda cepo; 25g da aneto; 100g da  acidkremo; 200g da boligita bovaĵo; 150g da ŝinko.
Preparo: durajn ovoflavojn miksu kaj pistu kune kun mustardo, kreno, sukero kaj salo en bovlo, aldonu 100g da kvaso. Distranĉu bovaĵon, ŝinkon, kukumojn, verdan cepon, ovoblankojn kaj metu en la bovlon. Aldonu 400g da kvaso, bone miksu ingrediencojn kaj ĉion malvarmigu du horojn en fridujo. Antaŭ manĝado aldonu restan kvason. En ĉiun teleron metu acidkremon kaj distranĉitan aneton.
Kiel fari kvason: -kvaso estas freŝiga, bongusta trinkaĵo, havanta pro fermentado iomete da alkoholo kaj karbona gaso. Komence necesas sekigi en bakujo pecojn de sekala pano, ĝis kiam ilia koloro iĝos malhelbruna. Poste aldonu bolakvon (80oC) kaj atendu kvar horojn. Infuzaĵon filtru, aldonu sukeron kaj giston. Metu ujon en varmetan lokon. Post ok horoj refiltru kaj malvarmigu la infuzaĵon.
   

                                      BARĈO

Ingrediencoj por 4 porcioj:  2 grandaj betoj; 250g da blanka brasiko aŭ saŭrkraŭto; 2 terpomoj; 1-2 karotoj; 1 petrosela radiko; 1-2 cepbulboj; 1manĝkulero da tomata pasto aŭ 2 freŝaj   tomatoj; 2 manĝkuleroj da porka  graso; 100g da lardo; 1 manĝkulero da sukero; 1 manĝkulero da triprocenta vinagro; salo laŭguste; 1,5 litroj da vianda buljono, verdaj petroselo kaj aneto po 25g; 2 ajleroj; 1 manĝkulero da faruno; 2-3 laŭraj folioj; 100g da  acidkremo.
Preparo: en bolantan buljonon metu bone distranĉitan brasikon kune kun terpomoj kaj kuiru 10-15 minutojn. En alia ujo brezu raspitajn betojn, petroselan radikon, karotojn kaj cepbulbojn  kune kun tomatoj, sukero kaj vinagro dum 20-25 minutoj. En bovlo pistu ajlerojn kune kun mola graso. Distranĉu lardon kiel kubetoj.  5-7 minutojn ĝis fino de preparo aldonu miksaĵon el faruno kaj buljono, miksaĵon el ajleroj kaj graso, kubetojn de lardo, laŭrajn foliojn kaj enhavon de la alia ujo. En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

                                                      UĤA (FIŜA SUPO)

 
Ingrediencoj por 4 porcioj: malgrandaj fiŝoj (perĉo, perko k.a.) - 400g; grandaj fiŝoj (sandro-250g kaj lojto-250g); 5-6 mezgrandaj terpomoj; 2-3 cepbulboj; 1 petrosela radiko; 10-12 pizoj da piprarbedo; verdaj petroselo kaj aneto po 25g;
3 laŭraj folioj; akvo -2 litroj; salo laŭguste.
Preparo: Tiun ĉi manĝaĵon preferas prepari en gamelo  fiŝkaptistoj kaj turistoj, kiuj piknikas ĉe lignofajro. Senskvamajn kaj senviscerajn malgrandajn fiŝojn metu en staminon kaj nodu ĝin. Metu ĝin en gamelon kun malvarma akvo. Post kiam akvo ekbolas, forigu ŝaŭmon, aldonu distranĉitan petroselan radikon, senŝelajn cepbulbojn, laŭrajn foliojn, pizojn de piprarbedo kaj kuiru 30 minutojn. Poste eligu la staminan saketon kaj aldonu distranĉitajn terpomojn kaj pecojn de grandaj fiŝoj. Kuiru 15 minutojn. Dum preparado gamelon ne necesas kovri, do 0,5 litroj da akvo kutime vaporiĝas kaj sekve buljono iĝas pli densa kiel konsomeo. En ĉiun teleron metu distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton.

 

                                                                           VERDA ŜĈI (LEGOMA SUPO)


Ingrediencoj por 4 porcioj: spinaco-400g; rumekso-200g; 1 karoteto; kompleta petroselo-25g; 1 cepbulbo; 3-4  terpomoj ; 2 ovoj; 1 manĝkulero da faruno; 2 manĝkulero da seba butero; 100g da  acidkremo; 3 laŭraj folioj; 6 pizoj da piprarbedo; salo laŭguste; vianda buljono aŭ akvo -1,5 litroj.

Preparo: bone purigitajn en akvo spinacon kaj rumekson boligu 2-3minutojn. Senakvigu, muelu kaj brezu ilian pureon  kune kun seba butero, acidkremo kaj miksaĵo el faruno kun buljono dum 15-20 minutoj. Bone distranĉitajn cepbulbojn, radikon de petroselo kaj karoteton fritu sur aparta pato ĝis kiam cepa koloro iĝos kvazaŭ ora. En bolantan buljonon metu distranĉitajn kiel lobetoj terpomojn. Post 15 minutoj metu la pureon kaj enhavon de la aparta pato. Kuiru 15 minutojn. Antaŭ 5 minutoj ĝis fino aldonu laŭrajn foliojn, salon kaj pizojn de piprarbedo. En ĉiun teleron metu acidkremon, distranĉitajn verdan petroselon kaj aneton, duon de dura ovo kaj peceton de viando.

SINCERE DEZIRAS AL VI BONAN APETITON                       VLADIMIR OKC
mailto: vladimir-okc@narod.ru                                                               februaro, 2004